Postparolo de la tradukinto
Tiuj ĉi unuaj tri tekstoj troviĝas en tiu historia punkto, en kiu decidiĝis la sorto de Germanujo, de Eŭropo kaj de la mondo en la 1930-aj jaroj, en la momento, en kiu la politiko de la germanaj komunistoj estis decida por la ebleco bari aŭ malfermi la vojon al la faŝismo. La lastaj du tekstoj, post la enpotenciĝo de la hitleranoj, montras, nun en la alveninta katastrofo, la amaran pravecon de la antaŭaj avertoj kaj proponoj.
La fatala decido pritrakti la socialdemokratan partion kiel socialfaŝisman kaj deklari ĝin la unua malamiko, decido trudita de la Komunista Internacio dominata de Stalino, sed akceptita de la germana komunista partio, siavice gvidata de stalinistoj, efektive faciligis la enpotenciĝon de la faŝistoj kaj pere de ili la Duan Mondmiliton kun ĝiaj teruraĵoj.
Sed ekzistis komunistoj kiuj solidare kritikis tiun fatalan kurson kaj faris koherajn proponojn de alternativa politiko, kies realigo ja povintus bari la vojon al la faŝistoj. La du tekstoj de Leo Trocko en tiu ĉi libreto estas ekzemploj de tio. Sed, ĉar la decidantaj stalinistoj anatemis Trockon kaj la maldekstran opozicion, al kiu li apartenis, liaj avertoj kaj liaj proponoj eĉ ne estis aŭdataj kaj eĉ hodiaŭ, pro la daŭre efikanta anatemo, inter la vicoj de la t.n. "ortodoksa" komunismo, estas ne konataj, ĉar sisteme ignorataj.
Nuntempe, ĉefe en Ruslando, sed ne nur tie, la nostalgiuloj de Stalino pentras tiun ĉi homon kiel la gloran venkinton super la faŝismo, kompreneble sen mencii aŭ eĉ sen scii, ke la politiko de Stalino kaj de liaj obeemaj adeptoj en Germanujo grave kontribuis al la venko de la faŝismo en tiu centreŭropa lando kaj per tio al ties agreso al Sovetunio, kontraŭ kiu la sovetiaj popoloj devis defendi sin en katastrofe detrua kaj mortiga milito.
La aperigo nialingve de tiuj tekstoj celas kontribui al la disvastigo de la historia vero pri tiuj decidaj jaroj kaj krome al kompreno de la fatala principo de la stalinisme interpretata "demokratia centralismo" de la komunistaj partioj kaj de sociaj organizaĵoj, trafe priskribata de Trocko kaj kiu lastanalize kondukis ankaŭ al la pereo de Soventunio kaj de la "realsocialismaj" ŝtatoj en la 1990-aj jaroj.
Havano, oktobre de 2016, Vilhelmo Lutermano