Xu Changfu estas profesoro pri filozofio kaj doktoriga
profesoro ĉe la departemento pri filozofio, kaj la Instituto pri
marksisma filozofio kaj modernigo de Ĉinio ĉe la universita-
to Sun Yat-Sen, Kantono, Ĉinio. Li estas Direktoro de la
Centro por Praktika Filozofio en la Universitato Sun Yat-
Sen. Li estis Visiting Scholar en multaj universitatoj en la
mondo, kiel Tajvano, Aŭstralio, Usono kaj Eŭropo. Lia
esplorintereso inkluzivas metafizikon, praktikan filozofion
kaj marksisman filozofion.
Li publikigis ĉirkaŭ 100 artikolojn en ĉinaj kaj eksterlandaj gazetoj kiel Marx-Engels Jahrbuch en Germanio, Studies
in Marxism [Studoj pri Marksismo] en Britio kaj Socialism
and Democracy [Socialismo kaj Demokratio] en Usono.
Cetere li estas la aŭtoro de Teoria pensado kaj inĝenieristika
pensado: Tranĉado kaj Limado inter du Pensmanieroj. Ŝan-
hajo 2002; Direkte al praktika saĝo: Nova aliro al praktika
filozofio. Pekino 2008; Scienca aliro al marksisma studo.
Pekino 2010; Ŝpara praktiko (Volumo 1). Chongqing 2012;
kaj Marksismo, Ĉinio kaj Tutmondiĝo. Berlino 2016, 2019
(dua eldono).
En tiu ĉi eseo Xu Changfu analizas la aktualan tendencon de la ĉina marksismo servi la pragmatajn decidojn de la komunista partio - kaj sekve de la registaro - preze de de-teoriiĝo kaj de-liberaliĝo.
La teksto de la eseo estas en Esperanto kaj en la angla.
Kun komento de Vilhelmo Lutermano.